Esperanta Civito

Kompleta la 97a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto"


Aperis la decembra numero 2327 de "Heroldo de Esperanto", kiu kompletigas la 97an jarkolekton de la gazeto, monata informilo de Kultura Centro Esperantista, kiu redaktas, posedas kaj administras ĝin en Svislando, sed eldonas en Bulgario. HdE progresis en 2021, per la unua suplemento "Gepatra Bulteno": ĉu la nova redakciano, c-ino Ĥadiĝa Alieva, plioftigos tiun ampleksiĝon, per paĝoj dediĉitaj al la nuna panoramo de la orienteŭropa Esperantio?

La unua paĝo dediĉas la ĉefartikolon al la senkongresa situacio en Esperantio, fenomeno spertita nur dum mondmilitoj: kia prognozo por 2022? Tria jaro sen reala UK strangolus finance la Universalan, kiu dum la lastaj dudek jaroj per si mem perdis tri milionojn da eŭroj.

La frunta artikolo raportas pri la preparata fondo de Civila Esperanta Servo kiel aparta establo, dum la ŝultra nekrologas pri Franco Levi, hebrea senatano de la Esperanta Civito. La internaj paĝoj informas precipe pri la aktiveco de KCE kaj aliaj paktintoj. Ne mankas tre interesa debato pri la stato de Sennacieca Asocio Tutmonda (nun centjara) kaj tuta paĝo kun artikoloj el "Tutmondaj voĉoj".

Eblas mendi ekzempleron de HdE ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 778 3-B, 18 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0585 s s