Trakti raŭmisme la ĉinan demand(ar)on
Ankaŭ en Popola Ĉinio ĉesos radioelsendoj en esperanto: la ŝtato rezignis pri ili, oficiale pro la eksmodeco de la rimedo. Fakte nia lingvo nur perdos propagandilon de la pekina politiko, same kiel en 2000 okazis per la papera "El Popola Ĉinio", ĵus festinta oran jubileon ("Heroldo de Esperanto" estis la sola kiu sukcesis anticipe diskonigi la tiaman novaĵon).
Post la anonco pri la ĉeso de la radioelsendoj, ne raŭmistoj reagis skizofrenie, samtempe bedaŭrante pro la perdo por la kara lingvo kaj veante kontraŭ la diktaturo kaj ties kontraŭdiroj (aŭ simple: krimoj).
La raŭmisma sinteno al Popola Ĉinio estas tute alia. Certe la Esperanta Civito ne ignoras la demandojn pri la minoritatoj (unuavice ujgura kaj tibeta), pri la manko de demokratio (plej evidente, por ne diri burleske, en Honkongo), pri la pekina konduto al aliaj ŝtatoj kiam temas pri Formozo aŭ pri Nobel-premio al disidento aŭ pri enketo rilate viruson, kaj precipe pri la maletika strategio (pli trafe: pirata) kiam temas pri komerco. Indas ĉi tie miri ne pri la ĉina evoluo, sed pri la idioteco de okcidento, kiu faciligis al tigro (jam ne el papero) kreski ĝis enorma drako.
Prioritate temas pri la ĉina Esperantio, nome pri tiu parto de la verda diasporo rilata al Popola Ĉinio. La elpenso kaj apliko de strategio koncernas tiujn homojn, antaŭ ol la teritorio kie ili vivas, kvankam ne eblas neglekti la ĉinejojn en sia geopolitika kaj ekonomia dimensioj. Diplomatie la orienta legacio de la Esperanta Civito startas de tie: Ĥinujo estas unu (ja nur Pekino sidas en UN, eĉ konstante en la Sekurec-Konsilio, kun vetoa rajto), sed ĉinejoj estas pluraj.
[HeKo 778 4-C, 19 dec 21]