Esperanta Civito

Eminenta ekspozicio en la hungara literatura muzeo


Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro rekomendas viziti la enhave kaj muzeologie tre interesan ekspozicion pri la romano "Edes Anna", de Dezso Kosztolanyi, en la nacia literatura muzeo de Budapeŝto (unu el la plej bonaj en Eŭropo). Kosztolanyi, kunlaboranto de la revuo "Nyugat", estis amiko de Karinthy: ambaŭ sinceraj esperantanoj.

La ekspozicio referencas al la centa datreveno de la Trianon-traktato, per kiu la hungara regno reduktiĝis je nura triono. La rilato inter la romano kaj la tiama evento situas en la fakto, ke la protagonistino kaj la mezaĝa burĝa paro al kiu ŝi servas kiel ĉambristino iel emblemas la situacion de la hungara socio tuj post la politika konvulsio de 1919-1921.

En la nova jarkolekto de "Literatura Foiro" (kies kovriloj estos dediĉitaj al la centa datreveno de "Literatura Mondo") vi trovos interalie eseon pri la verko, bedaŭrinde ne tradukita al esperanto.

[HeKo 778 9-B, 28 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0545 s s