Esperanta Civito

La defioj por nia konsorcio en 2022


La Esperanta Civito atingos en 2022 la dudekan datrevenon de la kompletigo de sia strukturo, per la inaŭgura sesio de la unua Parlamento (Loklo, 25-26 februaro 2002). Oni povas diri ke la subjekto jam adoleskas, kaj kiel ĉiu adoleskanto travivas gravajn evoluŝtupojn en sia kresko: kaj ĉiu ŝtupo prezentas defion.

La unua el tiuj defioj estas la ekspansio de la aktivularo: la Civito havas pli kaj pli da konstantaj kunlaborantoj, kies formado ankaŭ estas konstanta, survoje al nova generacio de kadroj. Ili okupiĝas pri la ĉefaj infrastrukturoj: Esperanto-domoj kaj legacioj, jam en sep landoj kaj du kontinentoj; sed ankaŭ pri la kreskanta kultura produktado, unuavice la eldonado, kie elstaras la revuo "Literatura Foiro" kaj la kursaro de Kultura Centro Esperantista; krome, la publikaj rilatoj ekster Esperantio.

La dua defio koncernas la koherigon de la konsorcio, nome la kompaktecon de pli kaj pli da establoj en la respekto de la respektivaj interesoj kaj celoj. Tio des pli reliefas, paralele al la malintegriĝo de la tradiciaj movadoj, plej rapide de la Universala.

La tria koncernas la financajn rimedojn. La Civito ne nutras sin per kotizaro, samtempe ne elspezadas por ĉiopova burokratio: tio karakterizas la UEA-maldemokration (ke tie ne estas demokratio, sed feŭdismo, deklaris la UEA-direktoro mem). Nia strukturo estas tre malmultekosta, eĉ minimuma kompare al la bilancoj de kelkaj paktintoj, precipe en Svislando; sed gravas mono, ne nur homaj resursoj.

Kaj gravas la programoj, la strategio. Tion la Civito havas, kaj la Kapitulo tion plenumas, subtenate de la Senato. La adoleskanto aspektas tre mince, sed estas tute sana. Fine ni bondeziras ankaŭ al la ceteraj subjektoj en Esperantio, kiuj jam superis cent jarojn kaj ĝenerale misfartas. Prosperan novan jaron al ĉiuj!

[HeKo 779 3-C, 1 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0594 s s