Esperanta Civito

Ĉu Eŭropa Unio ekfermas la kranon de la subvencioj?


Eŭropa Unio pere de siaj kanaloj financadas junularajn organizojn, principe por projektoj kadre de Erasmus Plus (insiste prononcata laŭ la angla, anstataŭ latina: plAs). Relative granda sumo tamen kovras administrajn kostojn, eŭfemismo signifanta salajron aŭ honorarion.

Ekzemple, por 2022 Tutmonda Esperantista Junulara Organizo petos 65.000 eŭrojn (en plafono el 125.000) por kvar duontempaj postenoj (komunikisto, ekster-rilatisto, subvencipetisto, volontulestro) kaj plentempa posteno de programisto. Estas rimarkinde ke la subvencipetisto kostus pli ol 11% de la subvencioj, sed jam de Meksiko ĝis Hungario eĉ kelneroj ricevas plusan dekonaĵon laŭ la fakturo...

Des pli rimarkinde tamen ke la programisto kostus (brutte, ne brute) 30.000 eŭrojn jare, el kiuj 5.000 donus Universala Esperanto-Asocio ĉar ri (laŭ ties pronoma prefero) konstruadas la iam finotan galaksie grandiozan retejon, kiu jam kostis al UEA cent mil eŭrojn. Do oni ne bone komprenas ĉu la buĝeto estas mia aŭ via, ĉu temas pri kamufle dungita UEA-oficisto, ĉu nur pri ekstera konsultisto kun du biretoj, krom duobla (?) sekso.

La plej grava estas ke EU ŝanĝis la subvencikondiĉojn: eblas peti pli multe ol antaŭe, sed samtempe la buĝeto de la programo restis pli-malpli la sama, kio signifas ke malpli da organizoj ricevos subvencion. Ĉu la junulara sekcio de UEA situos inter la bonŝancaj, eĉ horoskopo ne povas diveni.

[HeKo 779 5-E, 4 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0581 s s