Esperanta Civito

Griza eminenco de UEA vizitis la Esperanto-Domon en Andaluzio


Hieraŭ la naturamikan Esperanto-Domon en Malago vizitis d-ro Francesco Maurelli, vicprezidinto de la Junulara kaj griza eminenco en la Universala. Lin bonvenigis gec-anoj Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro, kaj Carlos Spinola, emerita universitata profesoro. Senkulpiĝis gec-anoj Julio Herrero, ENa-prezidanto (nun malsana), kaj Perla Martinelli, vicprezidanto (nun en Svislando).

La ŝatata gasto demandis ĉu Esperanta Naturamikaro (interalie hispana filio de NFI) estas formale agnoskita de Naturfreunde Internationale. Sen. Blanco jesis kun rideto, pensante ke lia demando similas al tiu de neesperantisto kiu enketas, ĉu nia lingvo jam havas vortaron...

Pro demando de prof. Spinola, d-ro Maurelli rakontis pri la situacio en UEA, kun admirinda sincero. Laŭ la informo donita de li, el la du domoj kiujn la Asocio proprietas en Roterdamo, la ideo estas konservi la volontulan domon (sidejon de TEJO). La domo en Nieuwe Binnenweg 176 male estas tre malnova, pro tio la kostoj de la transformo estus tro altaj. Verŝajne, tre riĉa familia fondumo faris proponon por la aĉeto de ambaŭ domoj, sed probable ne sufiĉe konvena, ĉar UEA rifuzis ĝin, ankaŭ por konservi nederlandan adreson.

Nuntempe kvar homoj ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo, sed Maurelli agnoskis ke la deficito de UEA konsekvencas pro la salajroj de la oficistoj: du el ili emeritiĝos ĉi-jare. Li parolis pri la kongresa fako, translokata al Slovakio, kun zorgemo: kvankam sukcesa en aliaj projektoj, s-ro Petro Balaz havos eble tro da libereco por mem decidi. Sed la afero jam estas decidita.

[HeKo 779 9-B, 13 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0585 s s