Esperanta Civito

Kunvokita la Asembleo de AEI pri 2021


La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto (AEI) estas kunvokita al Buĵumburo 30 januaro 2022, unuafoje en la Tanganika Esperanto-Domo, jura kaj administra sidejo de AEI. Por tiu dato certe estos finita la mebligo, kiu progresas rapide: kvin personoj povas nun tranokti komforte en tri apartaj ĉambroj (ĉiuj kun propraj duŝejo, lavabo kaj klozeto; du ankaŭ kun propra balkono), plus aliaj kvar sur sofoj kaj kampadaj litoj.

La tagordo enhavas raportan dosieron de la administranto, kiun la Konsilio ricevis kaj transdonis al la Asembleo por definitiva aprobo. Eblas ke la du membroj de AEI, nome SIPU kaj KCE, anstataŭigos po unu el siaj reprezentantoj en la Asembleo.

Tial ke AEI estas subluanto de la Esperanto-Domo (luanto estas la Esperanta Civito pere de sia fondumo), la Asembleo ne traktos specife la domflegadon, sed jes la utiligon de la nemoveblaĵo por plenumi la didaktikan, kulturan, trejnan programon de la Instituto. Tiucele la administranto, la vicadministranto kaj la ekonomo formus la plenum-komitaton, nuntempe nomatan Konsilio.

[HeKo 779 9-B, 16 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0592 s s