Esperanta Civito

La Akademio de Esperanto trione renovigota


La Akademio de Esperanto baldaŭ renovigos trionon de sia membraro. Kiel kutime, la procedo estas tre diskreta, praktike konfidenca, laŭ proceduro kiu egalas al kooptado; tamen io trafiltriĝas el la plej masklisma institucio en Esperantio.

Cirkulas la voĉo, ke d-ro John Wells ne rekandidatiĝos. La angla profesoro pri fonetiko estas la nuntempa dojeno: se li retiriĝus, c-ano Carlo Minnaja fariĝus la plej longdaŭra akademiano (preskaŭ duonan jarcenton). La nova dojeno interalie verkis "Historion de la Akademio de Esperanto". Li estas ankaŭ membro de la Lingva Komitato de Esperantio.

Alia Lingva Komitatano eble akademianiĝos: c-ano Georgi Mihalkov (pseŭdonime Julian Modest) kandidatas. Delonge bulgaro mankas en la institucio; li estus la tria akademiano kun esperanta civitaneco.

En fino de mandato situas, krom John Wells: Javier Alcalde, Tatiana Auderskaja, Marek Blahus, Tulio Flores, Harri Laine, Anna Lowenstein, Aleksander Melnikov, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Orlando Raola, Amri Wandel.

[HeKo 780 4-A, 25 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0606 s s