Esperanta Civito

Ekis la 98a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto"


La 98a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto" ekis per du aparte interesaj numeroj. La januara (2328) dediĉas la atenton al la influo de la pandemio al diversaj krizoj en Esperantio, dum la unua paĝo de la februara (2329) estas plenigita per artikoloj pri la grava partnereco inter Eŭropo kaj Afriko danke al Kultura Centro Esperantista kaj Afrika Esperanto-Instituto.

Apud novaĵoj el la paktintaj establoj, la internaj paĝoj de 2328 traktas debaton pri "La infana raso" de William Auld, al kiu revenas ankaŭ 2329. La kvaran paĝon okupas kiel kutime artikoloj el Tutmondaj Voĉoj: pri Barbado kaj Nepalo (2328), pri Ukrainio (2329).

La gazeton posedas, administras kaj eldonas Kultura Centro Esperantista. Redaktas: Ĥadiĝa Alieva, Anna Bartek, Herman Dekeŭnink, Perla Martinelli, Giorgio Silfer. Libera donaco al KCE (sed almenaŭ 20 eŭroj aŭ svisaj frankoj jare) sufiĉas por ricevadi ĝin. Eblas aboni ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 780 5-B, 28 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1284 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0508 s s 
  Total: 0.1792 s s