Esperanta Civito

Sukcesis la sepa AfrES, unuafoje en propra Domo


La sepa Afrika Esperantologia Staĝo disvolviĝis dum du longaj semajnfinoj, la lastaj en januaro 2022. Partoprenis gec-anoj Abdul Rahman Bukuru, Ada Florence Iracadukunda, Lucien Kagina, Frederiko Nimubona, Oscar Nizigiyimana, Sale Rubeka, Muruta Shabani, plus s-roj Mauriac Nunda kaj Alex Mur D'Amour.

La unua semajnfino estis dediĉita al la biblioteko, hemeroteko kaj aŭdvida fako de Afrika Esperanto-Instituto. La staĝanoj trejniĝis pri konservado, ordigo, katalogado, utiligo. Ili lernis la necesan terminaron, renkontante vortojn (kaj konceptojn) kiujn ili ne konis en la franca, runda, svahila: ekzemple ripkovrilo, frontispico, signaturo, ekslibriso ktp.

La trejnado inkluzivis kiel ordigi kaj retrovi la novaĵojn: c-ano Silfer helpis la staĝanojn strukturi apartan kajeron, kun vice alfabetumitaj paĝoj, kie ili aranĝis sian terminaron. Ĝi tre utilis ankaŭ dum la dua semajnfino, kiu enfokusiĝis pri la ekspansio de Afrika Esperanto-Instituto: homaj resursoj, konkretaj rimedoj, projektoj, didaktika programo, financado.

Dum la unua semajnfino havis preskaŭ metilernan etoson, la dua aspektis forumeto kie oni debatis pri la diversaj temoj kaj atingis komune respondojn al pluraj demandoj, oficialigotajn per decido de la ĝenerala Asembleo de AEI. Ekzemple, lingvotestado ekde nun kostos al la kandidatoj 6.000 BIF (du USD) por A-grado, 12.000 por B-grado kaj 24.000 por C-grado (50% rabato, aŭ dismo, se la kandidato havas la esperantan civitanecon).

[HeKo 780 6-B, 30 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0581 s s