Esperanta Civito

Ambicia programo en Tanganika Esperanto-Domo


La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto, kunsidinta hieraŭ en la Tanganika Esperanto-Domo sub la prezido de c-ano Lucien Kagina (SIPU-reprezentanto), aprobis retrospektive profundan raporton de fondumo Pro Esperanto kaj perspektive riĉan programon.

Inter la konstantaj iniciatoj meritas mencion la Verdaj Vendredoj, dum kiuj c-ano Abdoul Rahman Bukuru gvidas al la esploro de la biblioteko, hemeroteko kaj aŭdvida fako. Rimarkinda estas la aprobo de (komence trimonata) lukontrakto kun c-ano Muruta Shabani, kiu okupos senpage meblitan ĉambron kun propra banejo interŝanĝe al ĉiutaga zorgo pri la pureco, ordo kaj sekureco de la tuta domo kun aneksaĵoj.

Gravaj estos la esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj: komencos tuj c-ano Bukuru per trimonata elementa kurso por la najbaroj de la kvartalo, daŭrigos en julio c-ano Kagina per intensiva kurso.

La plej altan nivelon havos seminario por perfektigo de instruatoj, gvidota de c-ino Marie-France Conde Rey, 2-6 majo 2022, kaj la 8a Afrika Esperantologia Semajno, pri "Lingvistikaj aspektoj de esperanto" (instruos c-ano Alessio Giordano) kaj pri "Historio de la esperanta literaturo" (instruos c-ano Giorgio Silfer), komence de januaro 2023: ambaŭ aranĝoj en la Esperanto-Domo de Burundio. Informas aei ĉe esperantio.net

[HeKo 780 7-B, 31 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0374 s s 
  Total: 0.0515 s s