Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro aprezata en la Naturamika Junularo


Esperanta Naturamikaro partoprenos en tri aktivecoj de la naturamika Junularo, inter marto kaj majo 2022, financataj de instancoj de Eŭropa Unio, en Grekio, Rumanio kaj Ĉeĥio. Esperantion reprezentos c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu kaptos la ŝancojn por renkonti diversajn aktivulojn en Ateno, Istanbulo, Bukureŝto kaj Prago.

La stabanino, kun azerbajĝana ŝtataneco kaj la azera kiel ĉefa eduklingvo, deĵoras ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto ekde la pasinta novembro, kun tutjara restadpermeso donita de la hungaraj aŭtoritatoj. Pli frue ŝi volontulis ĉe la centralo de la naturamika Junularo en Prago.

Nuntempe jam tri personoj aktivas kiel deĵorantoj kun aŭtomate renovigebla kontrakto, kadre de la dekreto Karibe pri la Civita stabo. Ili estas "prunteblaj" al paktintaj establoj, kiuj por la okazo pagas ilian gratifikon dumtempe.

Havi la esperantan civitanecon kaj posedi almenaŭ B1-diplomon pri nia lingvo laŭ LTSEC (aliaj diplomoj ne validas, sen ekvivalentigo) estas nepraj kondiĉoj por deĵorado, dum supra aĝlimo ne ekzistas kaj "centra oficejo" tute ne rolas. La Esperanta Civito realigas alternativan organizan modelon por Esperantio, kompare kun tiu de burokrata aparato (fiaskinta ĉe UEA) kaj tiu de EU-financataj volontuloj (ebla nur ĉe junulara internacia organizo kaj ofte lamanta).

[HeKo 780 9-C, 6 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0787 s s 
  Total: 0.0943 s s