Esperanta Civito

Finpreparata sen KEA la programo de la unua NAKSE


Dum la lasta semajno de februaro c-ino Manuela Blanco restados en Katalunio por difini la lastajn detalojn de la organizo de la Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE), kiu disvolviĝos en Roses, 2-9 oktobro 2022.

Estas rimarkinde ke la Konsulo decidis kunvoki la parlamentan sesion dum NAKSE, tial la aranĝo altiros plurajn gravajn intelektulojn, ekzemple la prezidanton de la Esperanta PEN, sen. Georgi Mihalkov, plurajn membrojn de la redakcio de "Literatura Foiro", kaj tiel plu.

Jam dum la pasinta aŭtuno Esperanta Naturamikaro informis Katalunan Esperanto-Asocion, por ke ĝi ne sentu sin ekskludita de la organizado kaj eventuale partoprenu en ĝi. Ĝis hodiaŭ ne alvenis respondo, kio signifas ke la merito (kaj la profito) de NAKSE apartenos komplete al ENa.

Okaze de sia baldaŭa misio c-ino Blanco renkontos diversajn kunlaborantojn ekster KEA, ekzemple c-anon Antoni Vidal kaj s-ron Ruben Fernandez Asensio. Ŝi renovigos inviton al lokanoj, kiel s-roj Victor Sole' kaj Javier Alcalde, por prelegoj dum NAKSE. Krome ŝin intervjuos televizia podkasto.

[HeKo 781 3-B, 13 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0592 s s