Esperanta Civito

Literatura kafejo pri Danto, Hungario, Esperanto


Fajszi Amika Rondo, aŭspicie de la Esperanta PEN, organizas sian 68an literaturan kafejon en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 24 februaro 2022 je 18h00. Gastos c-ano Giorgio Silfer, kiu fermos la jubilean jaron traktante la temon "Danto, Hungario, Esperanto".

La nomoj de Alighieri, Babits, Kalocsay formas la ABKon de la tradukoj el la Dia Komedio. La versioj de Babits kaj Kalocsay forte influis la lingvan evoluon de la hungara respektive la esperanta lingvo inter la du mondmilitoj. Sed la rilato inter Danto mem kaj Hungario konsistigas gravan ĉapitron de lia vivo, pro la amika rilato al lia samtempulo, madjara reĝo el la anĵua dinastio.

La temon prof. Silfer traktis en la numero 313 de "Literatura Foiro", kaj traktos pli detale dum la seminario de Itala Interlingvistika Centro fine de majo 2022 en Padovo.

[HeKo 781 4-B, 15 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0538 s s