Esperanta Civito

La Esperanta Civito ekzorgas pri proksima Azio


Post diversaj misioj en Hungario kaj Slovakio, la planataj en Grekio, Rumanio, Ĉeĥio, c-ino Ĥadiĝa Alieva estas preparata por vojaĝoj al Turkio, Irano, Kaŭkazaj landoj, kadre de sia ofico de legacia asistanto. Tiuj novaj misioj disvolviĝos inter marto kaj aprilo 2023, koincide kun plursemajna deĵoro kiel buralisto en ŝia naskiĝurbo Bakuo, ĉe la Kaspia maro.

Tiucele ŝi trejniĝos kun c-ano Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj, ĉe la orienta legacio en Budapeŝto fine de februaro kaj komence de marto. La geopolitikaj konoj estos kompletigitaj danke al la kompetento de la trejnisto, kiu neniam vizitis Iranon, sed pro tute aparta privata kialo havis profundajn kontaktojn kun persoj kaj ilia kulturo, precipe en la 1970aj kaj 1980aj.

La organiza modelo de la Esperanta Civito pli kaj pli bone funkcias. Estas oportune ke antiraŭmistoj aŭ simple eksteruloj daŭre subtaksas aŭ eĉ kalumnias ĝin: ili hejtas fornon sur kiu ili mem sidas... varman surprizon ili ricevos, se ili ne kabeos pli frue, kadre de sia funebro pro la vendo de Nieuwe Binnenweg 176.

[HeKo 781 6-C, 18 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0611 s s