Esperanta Civito

Svisa Esperanto-Societo atakas la estraron de UEA


Svisa Esperanto-Societo atakas la estraron de UEA pere de sia A-komitatano Dietrich Weidmann. Pri liaj nunaj (kaj antaŭaj) eĉ iom deliraj deklaroj rezultas nenia konsultiĝo kun la membraro de SES, sed ĉar nek la prezidantino (Mireille Grosjean), nek la SES-estraro nek la ĝenerala Kunveno iam kontestis tiujn deklarojn, oni deduktas ke la svisaj UEA-anoj konsentas pri ili. Publikaj distanciĝoj estus oportunaj.

Asertas komitatano Weidmann: "Laŭ Artikolo 7 de nia statuto, la ĉefsidejo de UEA (nomata la Centra Oficejo) estas en Rotterdam, Nederlando. La Estraro rajtas funkciigi pliajn oficejojn laŭbezone. Se oni vendas la Centran Oficejon, tiam evidente tio implicas ŝanĝon de nia sidejo kaj tio implicas modifon de niaj statutoj! La du decidoj de nia komitato ne submeti la vendon de la Centra Oficejo al ĝenerala voĉdono kaj la decido de ĝia vendo do estas kontraŭ la statutoj de nia asocio! Mi tial postulas la nuligon de tiuj du decidoj!"

Li aldonas: "Cetere mi hontas pri nia estraro, ĉar estrarano de UEA en vizaĝlibro jam plublike minacis per tribunala plendo personon, kiu esprimis sian proteston kontraŭ tiu decido! Tio estas malakceptebla konduto. La persono en la estraro, kiu faris tion, verŝajne mem scias. Mi esperas, ke li havos la kuraĝon senkulpiĝi por tio."

Li ankaŭ donas al estraro implican sugeston: "Mi esperegas, ke ni en Montrealo havos eblecon, reveni al tiuj decidoj, kaj ke ni ĝis tiam ne troviĝas antaŭ ne ŝanĝeblaj faktoj!" Alivorte: subskribu ĉiujn kontraktojn antaŭ ol UK, por eviti agreson en Kanado, aŭ poltrone lasu la varmegan terpomon al la nova estraro...

Indas rimarki, ke Kultura Centro Esperantista kaj aliaj establoj en la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono havas nenian rilaton kun Svisa Esperanto-Societo, kies jura adreso situas ĉe la Urba Biblioteko (do rilato kun CDELI).

[HeKo 781 7-A, 19 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0568 s s