Esperanta Civito

La celo de Buller: maldungi la maldungiston


Dum Svisa Esperanto-Societo pere de sia A-komitatano Dietrich Weidmann en pracela deliro atakadas la estraron de UEA, minacante fajron kaj flamojn en la Universala Kongreso de la "pacaj batalantoj", eksdirektoro Osmo Buller iniciatis novan taktikon, kies celo ŝajnas pli lerta kaj efika: eŝafodi la eŝafodiston, nome trovi la manieron imputi la nunan direktoron Martin Schaeffer kaj tiel maldungi la maldunginton kaj "murdinton" de la sankta Centra Oficejo, laŭ la bulleristoj-kamaĉistoj.

Publike demandis Osmo Buller, en sia ofico de Komitata Revizianto: "Kiam la Ĝenerala Direktoro laste vizitis fizike la Centran Oficejon? Laŭ kiu ritmo okazis tiuj vizitoj? Manke de aliaj informoj, laŭ la UEA-organo Martin laste vizitis la oficejon okaze de la Malferma Tago en decembro 2019. Ĉu vere tio estis lia lasta vizito ĝis nun? Se jes, tion ne pravigas la dumpandemiaj limigoj, ĉar pro grava kaŭzo oni rajtis eniri Nederlandon. Por Ĝenerala Direktoro, viziti la sidejon de sia asocio-labordonanto kaj ties ĉefan proprietaĵon, la domon, estis tia grava kaŭzo".

Nek la Estraro nek la rekta koncernato ĝis nun reagis, sed tuj malsagace prezidinto Mark Fettes enmiksiĝis: "Via mesaĝo portas kvazaŭ oficialan ĉapelon: tiun de revizianto. Sed mi ne tuj vidas, kiel la demando rilatas al la taskaro de la reviziantoj. Mi supozas, ke pli-malpli ĉiuj financaj informoj de la Asocio estas disponeblaj rete. Evidente estas aliaj kialoj ol nur la financaj, por ke la Ĝenerala Direktoro vizitu la Oficejon, sed tiuj estas sub la respondeco de la Estraro. Kompreneble, kiel 'simpla komitatano', vi rajtas demandi pri io ajn, sed se vi opinias ke vi bezonas tiujn informojn kiel revizianto, mi ŝatus kompreni, kial".

Buller povis facile (kaj prave) riposti: "La tasko de la reviziantoj ne limiĝas al pure financaj aferoj, sed laŭ la Statuto ili revizias la librotenadon kaj la administran laboron de la Asocio (art. 51). Se temas pri la administra laboro, la funkciado de la Ĝenerala Direktoro estas esenca, ĉar li gvidas la administradon (art. 44). Estas kurioze, ke Fettes kiel komitatano rapidis admoni min, sed la estraranoj kaj Ĝenerala Direktoro silentas. Kial? Ĉu vere la vizitoj de Ĝenerala Direktoro al la Centra Oficejo estas sekreto, kiu restu kaŝita al la komitatanoj kaj eĉ al la reviziantoj?"

Evidente la finno sentas sin sufiĉe forta por ĉantaĝi tiun kiun la nostalgiuloj de burokrata aparato konsideras "la kaptranĉisto" (ne la kaptondisto, kiu laboras samstrate en barbirejo luigita de la Universala...). Sed ĉu Buller siavice estas neĉantaĝebla? Kiu malfermos definitive la vazon de Pandoro en tiu gaja nesto (aŭ kankrokorbo)?

[HeKo 781 8-A, 21 feb 22]

En nordeŭropa skandalgazeto komentariis Francisco Javier Moleon:

UEA detruiĝas, ĉar de jaroj oni (sukcese) penadas detrui ĝian laborbazon. La katastrofa prezidperiodo de Mark Fettes karakteriziĝis (krom per faraonaj strategiaj planoj komplete senrezultaj) per tuta serio da misaj dungoj por gravaj postenoj: du revuredaktoroj kaj unu ĝenerala direktoro. Erari praktike pri ĉiu dungo signifas, ke oni estas nekredeble malbonŝanca aŭ ke oni havas nekredeblan malkapablon prijuĝi laborontojn. Eble ankaŭ laborantojn. Al tiuj misaj dungoj aldoniĝas unu stranga dungo: dungi la ĝeneralan sekretarion de la estraro kiel ĝeneralan direktoron sen publika anonco estas ja strange. Krome oni elektis kiel ĝeneralan direktoron homon, kiu ĉiam restis eksterulo - laŭvorte. En aprilo 2019, preskaŭ en la fino de la lasta mandato de la Fettes-estraro, la ĝenerala direktoro (ni ne forgesu: antaŭa ĝenerala sekretario de la estraro) aperis en la CO kun juristo, "kiu sciigis ilin [la oficistojn] pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj". Kaj metis ilin antaŭ ultimaton: aŭ vi propravole saltos en la abismon kaj tiam ni donos al vi etan paraŝuton (kompenson) aŭ ni puŝos vin kaj vi falos sen paraŝuto. Kompreneble vi rajtas ne salti kaj provi rezisti nian puŝon, sed sciu, ke por puŝi vin ni kunportis tankon (juran proceson, kiun vi perdos). Do en aprilo 2019 UEA komencis sisteme detrui sian laborbazon kaj la sekva estraro entuziasme finis la taskon: fine de 2022 restos ĉ. unu oficisto (el iamaj ĉ. 15). Kaj jen: sen laborbazo, evidente, ne eblas fari la laboron. Misio plenumita. Se UEA jam nun apenaŭ plu havas signifon en la esperanto-mondo, ĝi baldaŭ falos eĉ pli en la sensignifon. Mi ŝatus vivi sufiĉe longe por legi tiujn verkojn de historiistoj klarigantajn la aferon, ĉar nun mi malkapablas trovi klarigon por tia memmortigo.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0540 s s