Esperanta Civito

Agnosko pri esperanto en lingvotestado


Kultura Centro Esperantista fariĝis "institutional affiliate" (institucia aliĝinto) okaze de la ĵusa internacia konferenco de ALTE -- Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, al kiu estas deputita de la Konsilio de Eŭropo la aplikon de la KEFR - Komuna Eŭropa Framo de Referenco. En la konferenco, ĉe la Universitato de Vilno (ĉefurbo de Litovio), esperanton reprezentis c-ano prof. Giorgio Silfer, kiu interalie kontribuas al la interna laborgrupo pri migrofluoj kaj lingvopolitiko.

"KCE konstante progresas en la aplikado de KEFR, malgraŭ siaj limigitaj financaj rimedoj. Semajnon antaŭ la konferenco ĝi sukcese organizis la unuan ekzamenon laŭ la nivelo C1, kiun partoprenis tri kandidatoj en Svislando" rimarkas prof. Silfer, laŭ kiu ne estas urĝe peti la definitivan membrecon de KCE en ALTE: "iam ni atingos antaŭ tion, sed unuavice KCE perfektigu la tutan LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito; krome, la ALTE-kotizo estas tre alta: ĝi egalas ĉiujare al la monata salajro de la ĝenerala direktoro de UEA, kaj KCE prefere investu tioman sumon por la esperanta popolo en Afriko."

La progreso de KCE estas aparte feliĉiga por nia lingvo, ĉar ĝi kvazaŭ kompensas la samtempan regreson de ILEI (kiu perdis sian statuson ĉe Unesko, bedaŭrinde).

[HeKo 341 8-C, 11 nov 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0537 s s