Esperanta Civito

La orienta legacio pli kaj pli aktiva


Densa agendo por la vickonsulo pri financoj en Budapeŝto, kien li alvenis hodiaŭ vespere. En la orienta legacio c-ano Silfer difinos la detalojn de diversaj misioj de c-ino Alieva, kiu vizitos dekon da landoj, inkluzive de sia naskiĝlando Azerbajĝano: ŝi forestos de Hungario preskaŭ tri monatojn, oficante kiel buralisto plejparte en Bakuo.

Laŭ komisio de LF-koop li finpreparos la kovrilon de "Literatura Foiro" 316 (aprilo 2022), kies enhavo estas jam komplete enpaĝigita kaj prespreta. Kun la sama grafikisto kaj informadikisto li prizorgos la ŝanĝon de la sistemo por la tuta retadresaro en esperantio.net, la domajno de la Esperanta Civito.

Morgaŭ prof. Silfer gastos ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN. Dum la literatura kafejo okazas reale, la 3an de marto kultura televizia podkasto el Usono intervjuos lin virtuale, kunlabore kun la Turka PEN.

En la agendo estas ankaŭ pluraj rendevuoj: kun la prezidantino de la Hungara PEN, kun la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, kun diversaj instancoj pri la eldono de la franclingva "Vojaĝo al Kazohinio" de Sandor Szathmari, tradukita de Ulrich Moser.

Estos ankaŭ preparata la transporto de la scenografiaj elementoj (fotoj, pupoj ktp) necesaj por la prezento de "Invit' al njugatesko" dum Kultura Esperanto-Festivalo ĉi-somere.

[HeKo 781 9-C, 23 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0607 s s