Esperanta Civito

Konsilio de Eŭropo nur suspendas, ne eksigas Rusion


Je distanco de ok jaroj, post la sensanga anekso de la historie ruslingva Krimeo, la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (nenia rilato kun Eŭropa Unio) duan fojon hodiaŭ suspendis Rusion el ĝiaj reprezentaj rajtoj en KdE, anstataŭ firme eksigi ĝin.

Endas memori ke 25 junio 2019 la parlamenta Asembleo de KdE el kvindeko da membroŝtatoj (kun la nea voĉo nur de Ukrajno kaj la izolita protesto de la nederlanda asocio de la parencoj de la viktimoj pro la detruo de la pasaĝera aviadilo el Malysian Airlines) reakceptis Rusion, eĉ kun escepto al la normo (oni devus atendi la elektojn de nova rusa parlamento, por validigi la delegacion).

Indas ankaŭ rimarki ke, post la suspendo, Moskvo ĉesigis la pagon de sia kotizo, kreante financan truon de sesdek milionoj da eŭroj ĉe KdE, kies jara buĝeto tanĝis tricent tridek milionojn, kaj tial KdE devis redukti sian personaron je dek procentoj. Aliflanke Rusio minacis mem eksiĝi, kio krizigus la institucion, gardiston de la homaj rajtoj en Eŭropo, ĉar ĝi ne havus la eblon plenumi sian mision: pli danĝere ol por Eŭropa Unio estis la brita secesio.

La malforteco de KdE, same kiel tiu de EU, estas sub ĉies okuloj, kaj Moskvo profitas la konjunkturon, kontribuante al la divido inter la okcidentaj ŝtatoj, kaj ene de ili, okaze de baldaŭaj elektoj: en Hungario, ekzemple, la konservativa kaj suverenisma registaro alprenis pozicion de neŭtraleco, dum la opozicia fronto parolas pri la sendo de soldatoj por defendi Ukrajnon. Ĉu la historia malŝato al la rusoj estos decida faktoro por renversi la politikajn ekvilibrojn ĉe la Danubo?

(Giorgio Silfer)

[HeKo 78221-E, 25 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0587 s s