Esperanta Civito

Rezolucio pri Ukrajno proponita de la Konsulo de la Esperanta Civito


La Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al telematika konsulto fare de la Kapitulo la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe,

EMFAZINTE ke laŭ la artikolo 5, paragrafo 1 de la Konstitucio "la leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948";

DEDUKTINTE ke la Esperanta Civito rifuzus agnoskon kiel subjekto de internacia juro fare de aliaj subjektoj, se ili mem ne respektus la cititan Deklaracion;

DEKLARANTE ke pro la agreso, invado, okupacio fare de la rusa armeo en Ukrajno, ekinta en februaro 2022, la Rusa Respubliko profunde malrespektas la principojn de la citita Deklaracio;

BEDAŬRANTE la misefikecon de Unuiĝintaj Nacioj rilate al la prevento de tiuj gravaj, sangaj eventoj, al la haltigo de la milita stato, al la defendo de la malarmita civitanaro, al la adopto de efektiva plano por la rifuĝantaj viktimoj;

DECIDAS a) daŭre partopreni en la streboj reformi Unuiĝintajn Naciojn, por ke la institucio ne estu plu nur sindikato de naciŝtatoj, kun privilegia statuso por kelkaj potencoj kaj kun tute malsufiĉa agnosko pri la rajtoj de la popoloj sen naciŝtato, unuavice la diasporaj kaj la minorigitaj; b) firme kondamni la konduton de la rusa registaro kaj sincere esprimi solidarecon al la ukrajnaj viktimoj kaj al la rusiaj disidentoj pro tiu konduto; c) intense subtenadi ĉe la esperanta popolo la idealojn de reala demokratio, paca kunekzistado, interpopola dialogo.

[HeKo 782 8-C, 28 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0530 s s