Esperanta Civito

Geopolitika radiografio per la UN-baloto pri Ukrajno


La 2an de marto 2022 eblis geopolitika radiografio per la malkaŝa baloto en Unuiĝintaj Nacioj pri la rezolucio kontraŭ la rusa invado de Ukrajno. Kiel jam dirite, pro la asemblea kvorumo la sindetenoj vole-nevole favoras Moskvon, dum la nepartoprenoj vole-nevole favoras Kievon.

Por la rezolucio kompakte voĉdonis la tuta Oceanio, kaj ankaŭ Eŭropo (inkluzive Turkion), escepte de Rusio kaj Belorusio. Malpli kompakta estis Ameriko, pro la sindetenoj de Bolivio, Kubo, Nikaragvo, Salvadoro, kaj la nepartopreno de Venezuelo (suspendita pro malsolventeco). Pli komplika la situacio en Azio kaj en Meza Oriento, kaj plej varia tiu en Afriko.

La islama mondo estas profunde dividita, kun la voĉo kontraŭa de Sirio kaj la gravaj sindetenoj de Pakistano, Irano, Irako. Aliflanke poris la plej proksimaj al Saudi-Arabio (inkluzive de UEA, kiu sindetenis antaŭe en la Sekureca Konsilio) kaj la plej granda islama lando laŭ populacio, nome Indonezio. Surprizo: ankaŭ Afganio kontraŭas Moskvon; kun Nepalo, Butano, Suda Koreio, Tajlando, Birmo la solaj por Kievo ekster la insuloj (favora ankaŭ Japanio, evidente).

El eksa Sovetunio la aziaj respublikoj dividiĝis inter sindetenaj (kiel Kirgizio kaj Daĝikistano) kaj ne partoprenantaj (kiel Uzbekio kaj Azerbajĝano). Georgio voĉdonis por Kievo, dum Armenio sindetenis.

Ekster Azio, Afriko estas la sola kontinento kun rekta aliancano de Moskvo: Eritreo. Sed nerektaj estas multaj aliaj, ĉar sindetenis dek ses: Alĝerio, Angolo, Burundio, Kongo-Brazavilo, Ekvatora Gvineo, Madagaskaro, Malio, Mozambiko, Namibio, Senegalio, Sud-Afriko, Sudano, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, Zimbabvo. Ne partoprenis en la baloto: Burkinafaso, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Esvatino (Svazilando), Etiopio, Kamerunio, Maroko kaj Togolando. La nemenciitaj (plej gravaj Niĝerio kaj Kongo-Kinŝaso) voĉdonis por la rezolucio.

[HeKo 783 5-E, 5 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0540 s s