Esperanta Civito

Ukraina florkrono je la Oka de Marto 2022


En la Internacia Virina Tago 2022 ni devas memori, ke ukrainaj virinoj enkondukis novan feminismon ĉi-jarcente. Neniu memoras pri FEMEN, sed tiu fenomeno ekestis en Kievo, 10 aprilo 2008, kaj disvastiĝis en kaj ekster Eŭropo, kulminonte jardekon poste, per la sinmortigo de ĝia iniciatintino.

Ĝiaj aktivulinoj organizis novtipajn protestojn, ĝenerale en duonnuda korpo, kontraŭ la seksa turismo, religiaj institucioj, seksa perforto kaj aliaj mondaj maljustoj rilate al virinoj. La unuaj manifestacioj okazis en Kievo, Odeso, Dnipro[petrovsko] kaj Zaporiĵo, do en Ukrajno.

La movadon FEMEN fondis Oksana Ŝaĉko, kun Hanna Hucol kaj Aleksandra Ŝevĉenko. Ikonpentristino, post hezito monaĥiniĝi ŝi elektis la engaĝon de feministino. Politika rifuĝintino, ŝi loĝis en Parizo ĝis sia morto. La 23an de julio 2018 ŝia korpo pendis senviva en ŝia apartamenteto. Konfirme al sia sinmortigo, ŝi lasis mesaĝojn kritike kontraŭ la socio. Probable ŝi perdis konfidon en siaj vortoj mem: "Mia paseo en FEMEN influis komplete mian pentrarton kaj miajn ideojn. Mi firme kredas ke ni povos influi la socion. Tio estas la daŭrigo de mia aktivismo, sed en nova formo."

Egaleco estas bela vorto, sed la vojo ankoraŭ estos longa, kaj kvankam iom post iom la virinoj atingas/os la rajtojn kaj devojn kiujn la serĉata libereco kaj memdecido portos, oni ne povas forgesi tiujn kiuj lasis la vivon pro tiu senfina lukto. En la konvinko ke egaleco ne ekzistos sen paco, nia penso hodiaŭ iras al ĉiuj virinoj en Ukrajno, viktimoj de la plej alta formo de perforto: milito.

(Feminisma Esperanta Movado)

[HeKo 783 8-B, 8 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0564 s s