Esperanta Civito

E@I kaj Ukrajno en la fokuso de Heroldo 2330


La marta numero (2330) de "Heroldo de Esperanto" dediĉas sian atenton precipe al du aktualaĵoj: la tragikaj eventoj en Ukrajno kaj la estonceco de la Universala Kongreso. Pri la unua, la gazeto kunmetis komentariojn kaj deklarojn el Esperantio. Pri la dua, ĝi sendis sian redakcianinon Ĥadiĝa Alieva rekte al Slovakio por konstati la situacion de E@I: rezultis tre longa kaj interesa intervjuo.

Petro Balaz, la gvidanto de la entrepreno, parolas pri siaj ideoj por plibonigi la kongreson, subskribinte la koncernan kontrakton kun la Universala. Pli rezervita la sinteno rilate la libroservon, adjudikitan ankaŭ al E@I sed restontan en Roterdamo dum la tuta 2022. La intervjuo komprenigas la taktikon kiu kondukis E@I al dominanta pozicio, kvankam la strategio restas postkulise.

La reagoj de Esperantio pri la ukrajna milito prezentas paletron de koloroj: de la pekina proksimeco maskita per politika neŭtraleco en UEA, ĝis la eŭropunie influata sinteno de TEJO, apud la problemoj de la senkongresa UEA kaj la kritikoj de la Esperanta Civito kontraŭ Unuiĝintaj Nacioj pro ties strukturo, malkapabla preventi la rusan invado kaj haltigi la militon.

Aliaj artikoloj pritraktas la novaĵojn el la ĉefaj establoj aliĝintaj al la Pakto, sed ankaŭ analizas merkatike la progresojn de la lingvo, specife pro inciatoj kiel Duolingvo.

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista. Ĝi aperas ĉiumonate: libera donaco sufiĉas por ricevadi ĝin: IBAN CH23 09000000230029218.

[HeKo 783 9-B, 9 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0600 s s 
  Total: 0.0754 s s