Esperanta Civito

Aperis itallingva antologio de la esperanta poezio


Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi kompilis itallingvan antologion de la esperanta poezio, kompreneble laŭ la propraj gustoj. Pri la enhavo nur ili responsas, kvankam pluraj helpis por la italigo kaj la Esperanta PEN-Centro donis sian aŭspicion, eĉ ne konante la indekson de la libro, ĵus publikigita ĉe neesperantista eldonejo.

Nerekta reklamo pri la antologio estas farata de diversaj insultemuloj en la diskutejo "Literatura Babilejo", interalie versistoj kaj poetoj kiuj malpermesis la aperigon de siaj strofoj en la verko, parte ĉar ili opinias la kompilintojn tute malkompetentaj pri poezio, parte ĉar ili reagas obsede-kompulsie pri ĉio kion ili suspektas en rilato kun la Esperanta Civito (la Esperanta PEN estas paktinta establo).

Kompare kun "Baza Literatura Krestomatio", kiu laŭ recenzisto estus fiaskinta iniciato, en la itallingva antologio gravas pli la kvalito de la tradukoj, ol la elektokriterioj: pri tiu kvalito povas juĝi nur kleraj itallingvanoj kun alta nivelo ankaŭ en esperanto.

"Mi ne konas ĉi tiun antologion, sed ŝajnas ke mia nomo enestas kiel tradukinto (mi eĉ ne scias de kio); tial mi ne taŭgas kiel recenzonto" diras c-ano Giorgio Silfer, kontenta eviti la eventualan taskon.

[HeKo 785 1-A, 27 mar 22]

Jorge Camacho Cordon komunikis: "Nek mi nek Mauro Nervi nek Nicola Ruggiero enestas, pro niaj propraj decidoj, ne de la kompilinto(j)".
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0537 s s