Esperanta Civito

La ombrelo de NATO sen la botoj de EU


La brita secesio, la skeptikeco de la Viŝegrada grupo (precipe Pollando kaj Hungario), la suverenismo de okcidenteŭropaj partioj (inkluzive de la malgajnanta Marine Le Pen) kondukas al la sama konkludo: ŝirmi sin sub la ombrelo de NATO, sed ekster la botoj de Eŭropa Unio. Al tiu ombrelo sin turnas nun ankaŭ tradiciaj neŭtraluloj, kiel Finnlando kaj Svedio.

Sed la suverenistoj okulumadis al Rusio, kaj nun ili devas klarigi kial ili flirtadis kun Moskvo, kaj precipe la paradokson: timi ĝuste tiun al kiu ili emis sin apogi ĝis antaŭ du monatoj. Aliflanke ankaŭ la akso Berlino-Parizo tro pozitive rilatis al Putin, pro la bezono de energiaj resursoj kaj la profitoj el tiel vasta merkato, de la balta maro ĝis Vladivostoko. Estus plej simple vivi en paco, importante ilian gason kaj eksportante niajn varojn; sed se la partnero estas diktatoro, tio ne povas daŭri. Kaj des pli freneze estus eĉ ne eksporti, sed importi varojn produktitajn el fora diktaturo, post delokalizo.

Eŭropa Unio devas reinventi sin geopolitike kaj geoekonomike, donante alian signifon al la paralela ekspansio de NATO. La signalo de la hieraŭa rezulto en la franca baloto estas klara: daŭrigi sur la vojo de eŭropismo, sed stiri la ĉaron alimaniere. Blonda onklino (kaj blonda nevino) pacience atendas.

[HeKo 786 2-E, 11 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0533 s s