Esperanta Civito

LF-koop konfidas en Martinelli kaj Giordano


Kooperativo de Literatura Foiro preparas sin al transpreno de gvidaj respondecoj, sekve de la decidoj de la ĵusa Ĝenerala Asembleo, dum Pasko 2022, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La novaĵoj koncernas la ĉefajn branĉojn de la aktiveco, nome la revuon "Literatura Foiro" kaj la librofakon.

Unuanime la Asembleo esprimis sin favore al la kariera progreso de c-ano Alessio Giordano: de asista redaktoro al vicĉefredaktoro de "Literatura Foiro", organo de LF-koop. La opinio de la redakcio estas atendata: kaze de koincido kun la vidpunkto de la Asembleo, c-ano Giordano akirus la statuson de estonta ĉefredaktoro, se rezignus la nuna, c-ino Perla Martinelli. Ĉi-lasta certe ne retiriĝas, sed transprenas plian oficon: ŝi gvidos la librofakon de LF-koop, kiu trairas fortan ekspansian fazon.

Sur alia fronto, la Asembleo ricevis la ĝojigan informon ke, nur tridek monatojn post la aĉeto de la Fontonesto, eblas jam aĉeti kvaran apartamenton, rezervotan al Itala Interlingvistika Centro pro decido de la Asembleo 2021, laŭ la procedo jam aplikita por PEN, FEM kaj LF-koop mem. La apartamento (en Ĉaŭdefono kiel la ceteraj) estas elektita kaj la propono atendas la akcepton de la vendanto.

[HeKo 786 6-B, 19 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0684 s s 
  Total: 0.0831 s s