Esperanta Civito

ALTE konferencis en Parizo, denove en realo


Nome de la Esperanta Civito la delegitoj de KCE reprezentis nian lingvon ĉe la 57a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, en Parizo 20-22 aprilo 2022. Gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio silfer partoprenis en paralelaj laborgrupoj kaj specifaj studgrupoj. Neniu kroma esperantisto ĉeestis: malofte la Universala aperas en ALTE-aranĝoj.

En la sekcio preparanta la testometodikon por enmigrintoj, helpe de d-ino Bellotti prof. Silfer prezentis la rezulton de la laboroj de sia grupo, gvidata de prof. Paola Masillo el la universitato de Sieno (Italio). La sekcio fermos sian aktivecon en junio, per oficiala prezento de LASSLIAM ĉe Konsilio de Eŭropo en Strasburgo. Je tiu okazo Civita delegacio havos renkonton kun la kupolo de KdE.

Per la ĉi-semajna konferenco ALTE rekomencas kunveni en realo, trairinte malfacilan periodon pro la brita secesio antaŭe, la pandemio poste, la problemoj en orienta Eŭropo nuntempe.

Ekster la ALTE-programo sen. Silfer vizitis la arkivon de la Komerca Ĉambro, spurante la postlasaĵon de la Centra Oficejo (1924). Krome li rendevuis nome de LF-koop kun la nova responsulo de la sidejo de Esperanto France, post la ĵusa emeritiĝo de la antaŭa sinjorino. Fine li esploris kelkajn lokojn historie gravajn por la esperanta kulturo, kadre de la projekto Pioniraj Urboj.

Ne malgrave, kiel administranto de Afrika Esperanto-Instituto li transportis fervoje de Svislando al Parizo pli ol kvardek kilogramojn da materialoj por la Tanganika Esperanto-Domo, flugontaj el Parizo post kelkaj tagoj. La kostojn de la delegacio financis KCE, al kiu la direktivo Muehlemann komisias la prizorgon de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

[HeKo 786 7-C, 21 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0558 s s