Esperanta Civito

Conde Rey gvidas didaktikan perfektigon en Afriko


Tria vizito de sen. Marie-France Conde Rey en Afriko. La emerita Konsulino gvidas staĝon pri metodiko de la esperanto-instruado al deko da aktivuloj ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo, 2-7 majo 2022. Organizas Afrika Esperanto-Instituto kaj sponsoras Kultura Centro Esperantista.

La staĝo inkluzivas retrospektivon pri la instrumetodoj (bazitan sur la studoj de Istvan Szerdahelyi), selekton de lerniloj, utiligon de komiksoj, preparon de lingvotestado, esploron en biblioteko.

Afrika Centro Esperantista en Lomeo interesiĝis pri kunlaboro sed faris nenion, eĉ perdis la ŝancon de stipendio por togolandano. Siavice la prezidanto de la Afrika Komisiono de UEA skribis al AEI por informiĝi pri la planoj de KCE.

[HeKo 787 1-B, 30 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0524 s s