Esperanta Civito

Unua de Majo inspiras transnacian laborkalendaron


Okaze de la Unua de Majo indas memori ke, en la Esperanta Civito, la kontraktoj kun la stabanoj reguliĝas konforme al dekreto Karibe (16 septembro 2020). La dekreto tamen ne normigas la kalendaron, kiu aparte gravas por la buralistoj kaj la deĵorantoj en misio. Kun ĉi tiuj la vickonsuloj pri financoj kaj internaj aferoj baldaŭ konsultiĝos por fiksi tiun normon.

La konsultiĝo devus orienti pri: a) la universalaj ferioj (ekzemple Novjartago, je la Unua de Januaro), laŭ la landoj kie plej ofte oficas tiuj stabanoj (Belgio, Burundio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando); b) la ekvivalentaj al la apartaj ferioj (ekzemple la nacia festotago); c) la ekvivalentaj al niaj kvar konstituciaj festotagoj (ekzemple atribui la Tagon de la Esperanta Kulturo al la Oka de Decembro kiel ferion, kun deĵoro la 15an pro ceremonio, Zamenhofa festo aŭ elektoj al la Senato).

Aparta problemo estas la unulandaj ferioj, ekzemple la Dekdua de Oktobro en Hispanio: propono estas elekti tiajn tagojn kiel devigajn por rekupero okaze de deĵoro dum feria tago, anstataŭ libere elektebla libertempa tago (la buralistoj rajtas je dudek labortagoj jare da interkonsentenda libertempo).

La koncerna dekretopropono irus al la Kapitulo por aprobo jam antaŭ la somero.

[HeKo 787 2-C, 1 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1434 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1874 s s