Esperanta Civito

Por TEJO vangofrapo kaj kareso el Bruselo


Kiel antaŭvidite, la Eŭropuniaj institucioj ekfermas la kranon: duono de la financataj junularaj organizoj ne ricevos administran subvencion por 2022: inter ili situas la junulara sekcio de UEA.

La strangolo por tiuj organizoj venis pretekste de nova mekanismo por financado. TEJO (kaj aliaj) ne sukcesis adaptiĝi al la novaj normoj, tial EU-instanco rifuzis pagi al ĝi 85.000 eŭrojn, nome du trionojn de ĝia buĝeto.

Konsekvence eblos akcepti nur volontulojn, sed ne dungi oficistojn; ne eblos repagi kostojn de estraranoj por kunsidoj, kongresoj ktp. Pluraj gejunuloj reiĝos esperantistoj je la propra kosto: reveno al la lasta jarcento.

Ĉu tio signifos redukton de la TEJO-aktiveco? Ĉu ankaŭ sendependiĝon el EU? Ĉu pli da dependo el UEA? Respondotaj demandoj. Aliflanke TEJO ricevos el EU subvencion de 25.000 eŭroj por realigi originalan muzikalon... Ne nur laŭnorme, sed espereble ankaŭ laŭtone.

[HeKo 787 5-A, 8 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0602 s s 
  Total: 0.0786 s s