Esperanta Civito

El Strasburgo aprezo pri nia kontribuo


"KCE taksas la rezulton tute bona kaj impresa, eĉ por helpi en la solvo de interkulturaj demandoj. Ekzemple, la enkonduko de "gestures" (p. 16): tre grava, ĉar samaj gestoj ne signifas same en alia socio. Aŭ la eblo uzi vehiklan lingvon (p. 13). Kongrue al la praktikaj celoj de LLAT, mi konsentas eviti miskompreneblajn neologismojn kiel "translanguaging".

Tiel skribis c-ano Giorgio Silfer al la kunordiganto de LASLLIAM-komisiono, ĉe la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, kiu respondis: "Many thanks for your feedback and for the contribution of KCE, that is a positive constant in all the LAMI activities, especially thanks to the support from you and Lorena Bellotti".

En la fina raporto pri lingva testado al (duon)analfabetaj mislokitoj estas klare legeble ke ĝin kunredaktis la reprezentantoj de ĉi tiuj lingvoj: ĉeĥa, angla, esperanto, germana, greka, itala, norvega, portugala, slovena. Nian lingvon reprezentis ekskluzive KCE, sola lernejo en Svislando kiu aktive membras en la Asocio de Lingvo-Testistoj Eŭropaj, kaj sola esperantista establo aktiva en ALTE-instancoj.

En tiu kunteksto, laŭ komisio de la Esperanta Civito (direktivo Muehlemann, 2006), KCE aplikas la Komunan Eŭropan Framon de Referenco en sia kompleteco (UEA havas nur tri el ses niveloj). Konsilio de Eŭropo mem agnoskis la valoron de KCE, financante dufoje la servojn de nia lernejo. Meze de junio la dokumento estos oficiale prezentita en Strasburgo, en ĉeesto de d-ino Bellotti kaj prof. Silfer por la Esperanta Civito.

[HeKo 787 6-B, 10 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0666 s s 
  Total: 0.0833 s s