Esplora Instituto de Esperantologio ekde 2023
Estas pretaj la programoj de tri katedroj en la Esplora Instituto de Esperantologio. La katedrojn gvidos gec-anoj Giorgio Silfer -- literaturo, Alessio Giordano -- (plan)lingvistiko, Marie-France Conde Rey -- instrumetodiko. Proponita kiel rektoro estas c-ino Lorena Bellotti.
EIE, funkcionta kiel telematika universitato (pli precize: virtuala esperantologia fakultato de reala universitato), estos inaŭgurita en aŭtuno 2023. Kompreneble ne instruos nur la katedruloj, sed pluraj docentoj pri unuopaj branĉoj.
La ambicia projekto eniras nun novan fazon: la kvar menciitoj formas teamon, regule kunsidantan por evoluigi la preparon, tiel ke antaŭ la fino de 2022 estu preta la tuta framo de EIE en siaj organizaj kaj didaktikaj aspektoj; tuj sekvos la financaj kaj administraj.
Informas: kce ĉe esperantio.net
[HeKo 787 8-B, 16 maj 22]