Esperanta Civito

En Stokholmo kreskas biblioteka sekcio


Iom post iom la norda legacio de la Esperanta Civito kreskigas la esperanto-fakon en la publika biblioteko de sia gastiganto, Solidardomo en Stokholmo. La libroj havas plejparte socipolitikan enhavon: ili eniras oficialan katalogon kaj estas prunteblaj pere de ĉiuj publikaj bibliotekoj en Svedio. Do ne temas pri librotombejo.

La fakon prizorgas Manuela kaj Maria, kiuj inter si aligatoras en la hispana... Male, en pura esperanto progresas la telematika fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, kie aktivas deko da gecivitanoj.

El tiu fakrondo rezultos amendoj al direktivo Rogora (pri integrita sistemo de esperanto-bibliotekoj kaj -arkivoj) kaj strategia studo pri la tuta temaro, kies unuan skizon prezentis c-ano Ruben Fernandez okaze la Lingva Kolokvo de KCE en aprilo 2022.

[HeKo 787 9-C, 18 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0609 s s