Esperanta Civito

Du recitaloj de Anjo Amika en BET


Du recitaloj de Anjo Amika en la programo de Baltiaj Esperanto-Tagoj: la 12an kaj la 15an de julio 2022 en Klaipeda, Litovio. En la dua la kantistino el hungarlingva eduko proponos repertuaron kiu igis ŝin la plej fama en specifa esperantlingva publiko, nome la kristana, per "Dimanĉa koncerto"; preĝejo aŭ kapelo estos akustike plej konvenaj.

Tute alia la repertuaro por la unua recitalo: Anjo Amika lanĉos grandparte originalajn tekstojn, adaptitajn al mondfamaj melodioj. Tiaj estos poemoj de Julio Baghy kaj de Emeriko Baranyai, sed ankaŭ elegantaj tradukoj de Giorgio Silfer por grandaj sukcesoj, kiel "La verde paca lando" kaj "Se kanto, jen kanto".

"Ĉi tiu repertuaro emfazas la identigajn trajtojn de la esperanto-kulturo" diras la artistino, kies voĉo daŭre glimas malgraŭ la aĝo. Ŝi opinias ke "same kiel la malamikoj de niaj lingvo kaj popolo (unuavice la nazioj) ŝtelis por si belan maristan kanton, ni devus reakiri ĝin por kulturo de paco"; sed eble ĉi tiu operaco estas tro avangarda por la malnova Esperantio.

[HeKo 788 3-A, 24 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0489 s s 
  Total: 0.0635 s s