Esperanta Civito

Kompletigitaj la normoj por la Civita stabo


Per la hodiaŭa aprobo de la dua dekreto Karibe la Kapitulo perfektigis la normadon de la Civita stabo. La normado ekis en junio 2017 en Rigo per dekreto de la tiama Vickonsulo (elektitoj publike, nomumitoj diskrete por eviti burokration). En septembro 2020 sekvis la unua dekreto Karibe, por fiksi la formadon de la stabanoj kaj ilian rolon (nek centralismo, nek burokratio: nova organiza kulturo).

La dua dekreto Karibe fiksas transnacian kalendaron, laŭ kiu ĉiuj stabanoj reguligu siajn libertempojn, se ili aktivas kun kontrakto (sed ankaŭ sen). En la nova Esperantio oni aktivos multe pli ol en la malnova kaj ekster Esperantio mem. Por komparo: ne ekzistos feriaj tagoj tipe svisaj (Ĉielira ĵaŭdo, Federala fasto ktp), la kontraktita libertempo ne povas esti pli ol dudek tagoj (kontraŭ tridek de la publika administracio en Italio), religiaj festotagoj ekster la kristanaj (sekulare kaj internacie akceptitaj) estos tute neglektataj, la tipe hispana tradicio de "pontoj" estos ignorata.

La Civito ne ŝatas la terminon "profesiigo", se tiu koncepto produktas precipe parazitojn ĉe internaciaj aŭ eĉ landaj asocioj (kie dungito faras nur kion li volas kaj eĉ mem redaktis sian ofickontrakton). Aliflanke la Civito preferas eviti volontulojn nur sesmonatajn: oni strebas al longdaŭraj kunlaborantoj, eventuale kun periodaj paŭzoj.

Kiel oni skribis okaze de la unua dekreto, "la vojo elektita estas nek tiu de dungitaj 'profesiuloj' sidantaj ĉiam en la sama 'Centra Oficejo', nek tiu de junaj gaĝoj selektitaj tra Eŭropa Volontula Servo por maksimume dek du monatoj da deĵoro. Temas jes pri bonvoluloj, sed ricevintaj strategian kaj organizan formadon, kiu igas ilin plurcele kaj plurloke aktivaj dum jaroj, kun financa traktado iel analoga al tiu por funkciulo de okcidenta komunista partio en la 1920aj (kiam ankoraŭ ne naskiĝis 'apariĉikoj'): celkonscia kaj kleriĝema aktivulo por sia idealo", kun la dimensio Esti pli grava ol la dimensio Havi.

[HeKo 788 4-C, 26 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.0529 s s