Esperanta Civito

Inoj kaj transgenruloj ne volas gvidi TEJOn


"La Elekta Komisiono de TEJO alvokas denove por kandidatoj al la sekva estraro, aparte al kandidatoj, kiuj identigas sin ne-vire. Ricevinte ok kandidatiĝojn ĝis la unua limdato, ni rimarkas signifan mankon de genra ekvilibro kaj ankaŭ mankon de interesitoj pri la fakoj Edukado, Scienco, Universitata Agado kaj Eksteraj Rilatoj."

Ĉi tiu alvoko de la Junulara surprizas la publikon, ĉar en la medio mankas nek uranistoj nek hermafroditoj. Ĉu akcepti respondecojn senpage ne logas tiom, kiom ricevi nederlandan salajron por IKGR (iam kompletigota grandioza retejo)?

Surprizas ankaŭ la manko de intereso pri edukado, scienco, universitata agado kaj eksteraj rilatoj. Eble en tiuj fakoj necesas politika kulturo kaj strategia linio, multe pli ol aliloke. Cetere kia estas la ĝenerala strategio de la Junulara? Demando en si mem pozitiva, ĉar per ĝi oni ne negas ties eventualan ekziston: oni nur konfesas sian malatenton. Ja se temus pri la Universala, la demando estus entute pleonasma...

"Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 12a de Junio 2022 kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita."

[HeKo 788 6-A, 31 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0570 s s