Esperanta Civito

La venonta estos la decida kongresjaro


En marto 2020 pli ol okcent personoj jam aliĝis la UKon en Montrealo, tiel ke oni povis anonci ke ĝi superos la pli fruan kanadan kongreson (en Vankuvero, 1983). Bedaŭrinde la dujara prokrasto pro la pandemio origininta el Popola Ĉinio kaŭzis drastan ŝrumpon de la kongresanaro: nur 552, el kiuj preskaŭ duono el la Amerikoj.

Laŭ prognozo de Aleksander Korĵenkov en la novaĵagentejo de Sezonoj, "la 107a UK estos la plej malgranda post la dua mondmilito"; eble la plej malgranda en la tuta historio de nia lingvo. Tio signifos malpli da enspezoj por UEA, kiu jam frontas tre malfacilan jaron: vendo de la domo, translokadoj, malapero de homaj resursoj, ĉeso de servoj, sinteno pri Ukrajno, elekto de nova estraro...

Internacia Esperanto-Ligo fondiĝis en 1936 kaj alinomiĝis kiel UEA en 1948 (pro ruza trompo fare de Hans Jakob): ĉu ĝi atingos sian centan jaron? Tio dependas de la landaj asocioj, kiuj regas la Komitaton. Daŭrigi signifas pluvivigi asocion el individuaj membroj, anstataŭ konfederacion de landaj societoj. Daŭrigi signifas ankaŭ vivteni la Junularan, se ĝin ne nutros plu la EU-subvencioj. Ĉu ne estus pli konvene malfondi la Asocion, tute sendependigi TEJOn kaj konservi nur lozan kunordigon, por garantii internacian reprezentivon?

La demando ne estas retorika; male ĝi trenas tutan vicon de aliaj demandoj. Kion faru efektive UEA? kaj specife kion la landaj asocioj? Ĉu ili vere bezonas tian tegmentan organizon? Jam ŝrumpis la Centra Oficejo: kaj se ŝrumpus ankaŭ la kongreso?

Ankoraŭ en la 1970aj la tuta esperantistaro kredis en ĉies dua lingvo -- tio ebligis certan ideon pri UEA, kun la kreo de superflua burokratia povo. Intertempe, la gravaj agnoskoj ne venis danke al UEA: pri lingvo literatura (Santiago de Kampustelo, 1993), liturgia (Romo, 1994), identiga (Barcelono, 1996), vivanta (Budapeŝto, 2003), teste valida (Strasburgo, 2006). Kio nun?

Ne atendu tamen decidon de ekster Eŭropo: la decida kongreso eble estos la torina, en 2023. Per kvanta komparo kun Florenco en 2006 (pli ol 2.200 aliĝintoj) ni deduktos la realan influon de la Universala en la nuna Esperantio. Laŭ slogano de antaŭ cent jaroj: "Aŭ Torino aŭ morto!".

(Giorgio Silfer)

[HeKo 788 7-A, 2 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0586 s s