Esperanta Civito

En 2023/24 la unua EIE-studjaro


Esplora Instituto de Esperantologio estos inaŭgurita en aŭtuno 2023. Tiu estas la limdato kiun metis al si la teamo de Kultura Centro Esperantista, eklaborinta hodiaŭ sub la kunordigo de c-ino Lorena Bellotti. En la teamo aktivas gec-anoj Marie-France Conde Rey (katedro pri lingvodidaktiko), Alessio Giordano (katedro pri lingvistiko) kaj Giorgio Silfer (katedro pri literaturo).

La teamo okupiĝas prioritate pri la skizo de la programo: la plej progresinta estas la katedro pri lingvodidaktiko, kiu ampleksas du semestrojn de metodika historio kaj po unu de aplika metodiko, pedagogio/andragogio, porinfana literaturo.

La koncerna katedra programo enhavos analizon de la plej influaj instrumetodoj, paralelajn legaĵojn, specifajn eventojn, lingvotestadon, distancan metodikon, merkatniĉajn metodojn, plurlingvismon, denaskismon, hejman instruadon.

Apartan atenton oni dediĉas al la bibliografio, specife al la tekstoj jam ekzistantaj en esperanto, originale kaj traduke, kaj al tiuj kiuj meritus esperantigon prioritate. La teamo regule kunsidas telematike ankaŭ kun informadikaj fakuloj.

[HeKo 788 8-B, 4 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0585 s s