Esperanta Civito

Esperanto-Domoj: iu renovigas, alia vendas


Kvin apartamentoj estas renovigotaj en Ĉaŭdefono (kvar de KCE, unu de LF-koop) dum la somerfino kaj fruaŭtuno 2022, zorge de la Civila Esperanta Servo, kadre de la respektivaj kontraktoj de domflegado kun Pro Esperanto (kiel regio). Konsekvence dum kelkaj semajnoj la Esperanto-Domo de KCE estos fermita por la publiko.

Fine de la jaro definitive fermita en Roterdamo estos la domo de la Universala, kiu ĵus anoncis la vendon per faka agentejo, kvar monatojn post la koncerna decido de la Komitato. La unusola restonta dungito (duontempa) okupos eksan barbirejon en samstrata dometo, ankaŭ en posedo de UEA, kiu fakte malluigos la lokalojn: restos nur unu luanto, nome la junulara sekcio de UEA. TEJO interalie timas pro spacomanko kaj plendas kontraŭ la luigo al porokazaj tranoktantoj laŭ Airbnb-kontrakto.

La domflegado en Svislando kaj la vendo en Nederlando esprimas malsamajn administrajn strategiojn: la Civita konsorcio valorigas siajn nemoveblaĵojn por financi kulturajn aktivecojn, dum la Universala strebas al rekapitalizo per valorpaperoj.

[HeKo 788 9-A, 8 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0382 s s 
  Total: 0.0511 s s