Esperanta Civito

Kapitulo pri kultura efervesko en la Civita konsorcio


Kia rilato inter la ekzekutiva povo kaj la paktintaj establoj en la Esperanta Civito? Tute alia ol inter estraroj kaj landaj asocioj aŭ sekcioj aŭ agadgrupoj en la tradicia movadaro. Celo de la Kapitulo estas progresigi la konsorcian karakteron de la Civito, provizante la paktintojn per servoj, teknologiaj rimedoj, homaj resursoj. Tio signifas strategian helpon en la programado kaj subtenon al la transnaciaj iniciatoj de la paktintoj.

La rezulto estas kultura efervesko, plej rimarkinda en Svislando, Hispanio, Burundio, Bulgario kaj Italio dum 2022: pli da kongresoj (KEF kaj NAKSE), pli da kursoj, pli da libroj kaj periodaĵoj, kvante kaj kvalite. Diferencon kun la tradicia movadaro oni vidas en la disponigo de komunaj laborfortoj (precipe per la Civila Esperanta Servo) al la paktintoj, dum aliloke estas inverse: kaj la Civitaj laborfortoj estas konstantaj, dum tiuj de TEJO (el kiuj profitas la tegmenta organizo, anstataŭ la inverso) daŭras mallonge, por fari nur ekzemplon.

Ĉi tiun pozitivan evoluon analizos ĉi-semajne la Kapitulo dum sia ordinara monata kunsido, telematike sub la prezido de la Konsulo, Riichi Karibe. Interalie la Kapitulo aprezos la unuajn ekzemplerojn de la komiksa albumo "Esperantio vivas", ĵus presita kaj surmerkatigata. La premiero de la verko okazos dum la Naturamika Kultursemajno en Rozoj, 3-9 oktobro 2022, en ĉeesto de la aŭtoroj (Tihomir Lovriĉ por la desegnoj, Nicolas Vanof por la tekstoj).

Se uzi geometrian metaforon: la tradicia movadaro similas al piramido, kies ekstera verto estas la gvida punkto; la nova Esperantio similas al sfero, kies gvida punkto situas en interna centro. Tio kondukas al organiza revolucio, kun federismo sen burokratio anstataŭ centralismo kun burokratio, kun strebo al subjekto de internacia juro memstare produktiva, anstataŭ internacia neregistara organizo kotiz- kaj subvencidependa.

[HeKo 789 1-C, 12 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0585 s s