Esperanta Civito

"Esperantio vivas" duope originala bildromaneto


Antaŭ kelkaj jaroj la Parlamento de Eŭropa Unio eldonis komikson por klarigi la funkciadon de la ĉefa instanco. Tio inspiris al la Kapitulo de la Esperanta Civito la ideon produkti similan albumon, nun distribuatan.

"Esperantio vivas" fontas el la kunlaboro de du artistoj, kiuj libere kaj spontane klarigas kion ili komprenas pri la nova organiza modelo (senteritoria subjekto de internacia juro) proponita kaj praktikata de nia konsorcio, por la esperantlingva komunumo.

Tihomir Lovriĉ kaj Nicolas Vanof kreis kune rakonton, kie vero kaj ver-ŝajno (pli ol verŝajno) praktike koincidas. Bildromano estas aparta literatura ĝenro, kie fikcio kaj realo plektiĝas, kiel kutime en beletro; aŭ, pli trafe, la aŭtoroj laŭ sia percepto pri la realo rajtas subjektive priskribi objektivajn faktojn.

Kiam ne temas pri la strukturo de la Esperanta Civito, aŭ la parlamenta sesio, aŭ historie atestitaj eventoj, la komikso lasas iom da spaco al fantazio, sed ankaŭ tiam sub la influo de realaj okazaĵoj, eventuale trans strikte tempa sinsekvo.

La verkistoj reliefigis ne nur agojn, sed ankaŭ lokojn: urbeto en Bulgario, du najbaraj urboj en Svislando, Budapeŝto, iuj landoj en Eŭropo kaj Afriko fariĝis aparte gravaj en la intrigo, sed ja ili estas gravaj en Esperantio. Ni trovas vizion pri la esperanto-mondo kiu certe kongruas kun la nuntempo, ĉar ĝi profunde respektas la pasintecon; ni konstatos, ĉu ĝi ankaŭ anticipas la estontecon.

(Riichi Karibe, Konsulo)

La albumo estas mendebla tra nia retagentejo aŭ lf-koop ĉe esperantio.net

[HeKo 789 4-C, 18 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0591 s s