Esperanta Civito

Afrika filipiko pri Roterdamo

Koffi Gbeglo aŭtoris la 90-paĝan libron "Sub la verda bluzo", ĵus eldonitan de Afrika Centro Esperantista en Togolando kaj dediĉitan al Hans Bakker "pro ties grandioza laboro por Afriko, kaj 70-jariĝo la 8an de novembro 2007". Al s-ro Bakker rekte rilatas longa intervjuo fare de sen. Nelly Holevitch, en la libro mem, sed ankaŭ publikaj leteroj, per kiuj s-ro Bakker distanciĝas de la nuna UEA-strategio en Afriko, kritikas la UEA-prezidinton Renato Corsetti kaj eĉ petas lin ne plu mensogi (konsekvence, laŭ s-ro Bakker, d-ro Corsetti estas mensoganto).

La plejparto de la libro enhavas dokumentojn pri la rilatoj inter Roterdamo kaj Lomeo. Aparte interesa estas la ĉapitro "Plurjara surtretado", kie c-ano Gbeglo rakontas siajn suferojn en UEA, specife pro ĝia burokrata aparato. Efektive tiu ĉapitro estas bonstile verkita kaj trafe argumentita filipiko kontraŭ Osmo Buller. Jen la komenco:

"En 1998 mi fariĝis estrarano de UEA. Tiel mi proksimiĝis al Osmo, al oficistoj de CO kaj al korifeoj de UEA, ĉiam en mia vesto de nigra kaj malriĉa homo senscia. Mi havas mian starpunkton antaŭ ĉio, kaj precipe mi malfacile eltenas surtretadon de homoj fare de aliaj homoj. Miaj reagoj estas ne kaŝaj, ofte tio ne plaĉas al surtretantoj, kiuj uzas ĉiujn rimedojn por premi min."

"En decembro 1998 okazis Togolanda kongreso. Tiam kongresanoj trapasis ekzamenojn de UEA/ILEI. La gvidilo de la internaciaj ekzamenoj estis je dispono de afrikanoj. Iuj el ili malkovris bildon en ĝi. La bildo montras riĉlandanojn blankajn tre dikajn kaj grasajn, kaj manĝantajn bonajn nutraĵojn. Sub ili estas afrikanoj sidantaj magraj kaj preskaŭ nudaj antaŭ pelvo tute malplena. La blankaj dikaj riĉuloj manĝas la bonajn manĝojn el viandoj, kaj poste ĵetas la ostojn al afrikanoj sube. La partoprenantoj de tiu kongreso tute ne akceptas tion, kion ili komprenas humiligo de la nigra popolo. Ili reagis al UEA, ĉar tiu ĉi eldonis la libron. Tiam gvidantoj de UEA reagis diverse. Devis aperi la unua karaktero de Osmo al mi. En sia letero al mi, li parolis kvazaŭ UEA estus lia propraĵo. Li akuzis min, ke mi devus defendi UEAn. Liaj vortoj estas tiom fortaj, ke aliaj estraranoj tute ne povis reagi. Tiam mi ekkomprenis, ke Osmo tute ne respektas la estraranojn. Kiu regas en UEA, ĉu la estraro aŭ la ĝenerala direktoro?"

Koffi Gbeglo, parlamentano de la Esperanta Civito, estas eminenta polemikisto kaj talenta defendanto de la esperanta popolo en Afriko. Lia tuta libro atutas kiel eksterordinare interesa dokumento, konfeso de eksestrarano kaj nuna komitatano de UEA pri la realo en sia Asocio. Ĝi estas mendebla tra <afrikacentro ĉe hotmail.com>.

[HeKo 342 6-A, 21 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0573 s s