Pli kaj pli strikta partio inter Rusio kaj la mondo
Hodiaŭ ankaŭ Eŭropa Konsilio (la malperfekte pariteta gvida organo de Eŭropa Unio) aprobis la statuson de kandidato por Ukrajno kaj Moldavio. Antaŭ ol ili eniros la Union pasos pluraj jaroj, eble jardekoj: simple ne ekzistas la Ukrajno kaj la Moldavio kongruaj kun la Uniaj postuloj. La decido havas tamen geopolitikan signifon: ĝi emfazas la apogon kiun EU volas doni al Kievo, kaj nun milite kaj iam pace.
Estas rimarkinde ke ĉiuj orienteŭropaj landoj eniris la Union nur post aliĝo al NATO: ĉi tiuj do esceptas. Eniri NATOn signifus tuj larĝigi la militan staton, kaj okcidento pormomente elektis la senmilitecon, kiu ja ne estas neŭtraleco. Neŭtralecon rezignis ankaŭ Svedio kaj Finnlando (kies armeo kvantas trioblon de la itala), ĵus petinte la aliĝon al NATO.
Des pli reliefas la geopolitika signifo de la hodiaŭa decido, ĉar samtage prokrastiĝis la eniro de (Norda) Makedonio kaj de Albanio, pro bulgara vetoo: potenciale danĝera truo en la balkana areo, ĝuste kiam oni bezonas kompaktecon dorse de la militanta ŝtato.
Samtempe en Pekino Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio, Sud-Afriko konferencis kiel nova ekonomia fronto, delonge konata kiel BRICS. El la kvin, nur unu (Brazilo) apogas la sankciojn kontraŭ Moskvo. Se unuflanke fermiĝas la ringo kontraŭ la invadinta Rusio, aliflanke ĉi-lasta ludas favoran partion sur alia tablo. Kaj morgaŭ la lasta interslava milito eniros sian kvinan monaton.
[HeKo 789 8-E, 23 jun 22]