Festivala numero la julia "Heroldo" (2334)
La julia numero de "Heroldo de Esperanto" (2334) estos plejparte festivala: la tuta unua paĝego enhavas la definitivan programon kaj la internaj la prezentojn pri la kontribuontoj al la 11a Kultura Esperanto-Festivalo, 9-15 aŭgusto 2022 en Ĉaŭdefono.
Koncertoj kaj recitaloj de Anjo Amika, Jean-Thierry von Bueren, Jonny M., Kajto (kiu ankaŭ gvidos kantatelieron), JoMo, Chiara Raggi; teatro kun Giuliano Turone, Giorgio Silfer, La Turlutaine; prelegoj kaj libroprezentoj interalie kun Perla Martinelli kaj Alessio Giordano; atelieroj pri jogo (Patrick), masaĝo (Katalin), ĉigongo (Nan), tabloludoj (Cesco); ventrodancoj kun Paola Tosato.
Kulturaj vizitoj ĉe la plej belaj sinagogo, framasona loĝio, islama muzeo, horloĝa muzeo en Svislando, kun ĉiĉeronado fare de la prezidanto de la hebrea komunumo aŭ la moŝta majstro de la svisaj framasonoj. Ekskursoj al Neŭŝatelo, Landerono, Murteno, la insulo kie ekziliĝis Jean-Jacques Rousseau: promenado laŭ tri lagoj.
La programkotizo estas nur cent frankoj/eŭroj. Moderaj prezoj por la tranoktejoj kaj vegetarana gastronomio ĉe la festivalejo. Informas stelo ĉe esperantio.net. Organizas Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.
[HeKo 790 1-B, 26 jun 22]