Esperanta Civito

Interkultura demando pri propraj nomoj


C-ano Marek Bamberski protestas pri la nocio "interslava milito": fakte estis artikolo pri interslavaj konfliktoj, kun mencio ankaŭ pri tiuj en eksa Jugoslavio 1991-94, la sensanga skismo inter Ĉeĥio kaj Slovakio, la milito en Ukrajno kaj la nunaj dipomatiaj problemoj inter Bulgario kaj (Norda) Makedonio.

"Invado de Rusio kontraŭ Ukrainio estas tipe imperia milito. Post Ĉeĉenio kaj Kartvelio nun Rusio deziras komplete subordigi tiun grandan landon. Tio havas nenion komunan kun la slavaj lingvoj, la rusa kaj la ukraina. Mi devas protesti kontraŭ tiu manipulado. Ĉu HeKo skribus ke la milito en Hispanio (1936-39) estis milito inter romanikaj landoj? Tiam itala registaro de Mussolini subtenata de la itala popolo, same kiel Putin estas subtenata nun de rusianoj, sendis 75.000 italajn soldatojn (Corpo Truppe Volontarie) kaj 758 aviadiloj kontraŭ la legala respublika registaro en Madrido. Tiel italoj mortigis multajn homojn kaj faris grandajn detruojn en Hispanio, kaj neniam pagis por sia krueleco."

"Same mi protestas pri geografiaj nomoj. Ne plu ekzistas urbo Memel. Same kiel ne plu ekzistas Danzig, Breslau, Karlsbad, Venedig. Ekzistas nur Klaipeda, Gdańsk, Wrocław, Karlovy Vary. Ne plu ekzistas Orienta Prusujo (Ostpreu?en) nek Sudetenland. Se oni donas malnovajn historiajn nomojn oni devus skribi ilin kune kun nuntempaj."

Kiel ĉiam, necesas vidi la vortuzon en la kunteksto. Kaj evidente ne ĉiu donas la saman gravecon al naciecoj kaj naciaj apartenoj: generalo De Gaulle diris ke la pola estas la sola popolo al kiu oni ne bezonas klarigi, kio estas patriotismo; dum la loĝantoj de insulo Pantelerio memoras ke ili estas italoj nur kiam ludas la futbala "squadra azzurra".

[HeKo 790 3-A, 30 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0684 s s 
  Total: 0.0837 s s