Esperanta Civito

Nova organiza modelo en "Esperantio vivas"


La unuaj cent kvindek ekzempleroj de "Esperantio vivas" estos dissenditaj ĉi-semajne al la antaŭmendintoj. La komiksa albumo estas tute originala en esperanto, rezulte de la kunlaboro de du esperantlingvaj artistoj: Tihomir Lovriĉ (desegnoj) kaj Nicolas Vanof (tekstoj); tamen nur unu el ili slavdevena, la alia estos malkovrita dum la oficiala prezento okaze de la Naturamika Kultursemajno en Rozoj (Costa Brava), komence de oktobro 2022.

Kvankam eldonita de LF-koop, la albumo estas iniciato de la Kapitulo, specife de la sektoro pri informado: ĝi estas moderna kaj mojosa maniero klarigi la funkciadon de demokratio, kadre de la nova organiza modelo por Esperantio.

Interalie ricevos la albumon ĉiuj kotizintoj al la 11a Kultura Esperanto-Festivalo. Kaj ĝi estos uzata kiel didaktika rimedo dum la kursoj por progresantoj en Kultura Centro Esperantista, ankaŭ ĉar Ĉaŭdefono ludas rolon en la historio.

Rekte mendebla kontraŭ 15,- EUR/CHF tra nia redakcio aŭ lf-koop ĉe esperantio.net, kaj la plej bonaj libroservoj.

[HeKo 790 5-C, 4 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0619 s s