Esperanta Civito

Roterdamo liveris al Vieno bibliotekon kaj arkivon


Biblioteko Hector Hodler kaj la historia arkivo ne plu estas en Roterdamo: ili estas liveritaj al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, koste de Aŭstria Nacia Biblioteko, kies sekcio IEMW estas, fakte la plej vizitata de la publiko el la sep ekzistantaj. Per la akiro de tiuj valoraĵoj IEMW firmigas sian jam eminentan pozicion inter la esperanto-bibliotekoj en la mondo, kaj Vieno (sendube pli vizitinda urbo ol Roterdamo) fariĝis nepre vizitenda fare de ĉiu esperantologo.

Okaze de la ĵusa livero, gazetara komuniko de la Universala emfazas ke "La CO ne havis fizikajn kondiĉojn tiajn, kiajn havas profesia institucio kiel ANB por la konservo de tiuj materialoj, nek disponas fakulojn por ilia katalogado kaj traktado." Tio egalas al konfeso pri kompleta malkompetento de la burokrata aparato prizorgi Bibliotekon Hector Hodler, kiu mem estas unu el la celoj de la Asocio, laŭ la nuna statuto. Tio egalus al akuzo pri parazitismo de salajratoj; sed neniu eksdungito protestas, do eble ordinara leganto miskomprenas.

Efektive, post la cedo de la proprieto al la aŭstra regno, la Komitato de UEA devus modifi tiun paragrafon en la statuto; alimaniere iu(j) povus denunci tiun decidon kiel kontraŭstatutan. Estas tamen rimarkinde, ke IEMW akceptis nur parton de BHH, ŝajne eĉ malgrandan: "laŭ la planoj la duoblaĵoj iros al Slovakio, kie jam estas por tio planita spaco" asertas vicprezidanto Fernando Maia. El tio oni deduktas ke la privata entrepreno E@I ricevas per adjudiko ne nur la Universalan Kongreson kaj la libroservon de UEA, sed ankaŭ stumpegon de la libraro, kiu "ne havas katalogon, do oni ankoraŭ kreas ĝin" konkludas la brazilano.

[HeKo 790 6-A, 6 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0611 s s