Esperanta Civito

Onomastika demando en interpelacio de la Blanka grupestrino


"Kiel rilatas la Civitaj instancoj al persono kiu petas la esperantan civitanecon, havante en sia nomo rektan referencon al krimulo aginta kontraŭ la homaj rajtoj kaj eĉ persekutinta nian lingvon kaj nian popolon, ekzemple Adolfo Hitler kaj Jozefo Stalin?" Jen la teksto de ĵusa interpelacio de sen. Anna Bartek, Blanka grupestro en la Senato de la Esperanta Civito.

Onomastiko estas aparta ĉapitro en Lex Valeria pri la familia juro, kiu okupiĝas ekzemple pri la familia nomo de edz(in)o. Ne ŝajnas tamen ke tie situas respondo al la demando, kiu probable fontas el aktualaĵo: 'kamarado Stalin' baldaŭ prezidos la Junularan... Temas pri s-ro Alberto Stalin Garrido, laŭ propra deklaro "maldekstrulo", kvankam tio ne nepre signifas komuniston.

Al la interpelacio respondos la vickonsulo pri internaj aferoj, kun la helpo de svisa ŝtatano, ĉar la respondo devus konsideri la koncernan normon en la svisaj kodoj. Fakte en multaj socioj ne eblas uzi certajn vortojn kaj eĉ familiajn nomojn kiel personan nomon de novnaskito; same se temas pri pseŭdonimo. Kio do en la esperanta?

[HeKo 791 1-C, 19 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0584 s s