Esperanta Civito

Charters ne premiita, sed premita en Litovio


La diskuto "UEA hodiaŭ: demandoj kaj respondoj" en la Baltiaj Esperanto-Tagoj puŝis prezidanton Duncan Charters en defensivon. La publikon interesis nur la demando pri la sinteno de UEA al la milito en Ukrainio. Gravaj aktivuloj de landaj kaj fakaj asocioj (plej forte la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, kun subteno de la UEA-estrarano Amri Wandel) petegis ke UEA klare kaj decide kondamnu la agresan militon de Rusio en Ukrainio.

Charters klopodis defendi la "neŭtralecon" kaj atentigis pri la "dua deklaro de UEA", per kiu li tamen celis nur la enkondukajn vortojn de gazetara komuniko de la 5a de marto pri "Helpo-servo de UEA kaj TEJO", kiu parolas pri kondamnataj militaj agresoj". Certe ankaŭ en la UK en Montrealo atendeblos tre emociaj diskutoj. (atesto de Ulrich Matthias en "Lumturo")

La demando pri Ukrainio vere interesis nur kelkajn personojn. Kaj se la "kapo" de la organizo estas tiel "fleksebla" al "flankaj opinioj", kiuj facile forpuŝis lin de antaŭvidita temo de la ordinara kunveno, oni ne devas miri pri la lastatempa krizo en lia organizo ĝenerale. Mi lasis la salonon trista... (atesto de Dalia Pilckiene en "Lumturo")

[HeKo 791 2-A, 20 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0567 s s